Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Boivie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Boivie!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 13:34, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi jam vidas, ke pli preciza termino en PIV estas Fazeoluso, sed ankaŭ ke Fazeolo estas akceptata kiel sinonimo kaj tre uzata (eble pli uzata) ol la preciza termino. Tio povas esti temo por la redaktado, sed por alinomado ekzista aparta debatejo, kie tion oni konsideras, nome Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Tre ofte, kiam ambaŭ terminoj estas uzeblaj, ne meritas la penon alinomi kaj starigi redaktobatalon, ĉar aliaj povas opinii malĝusta la alinomadon, eĉ se akceptante la terminon kiel ĝusta. kani (diskuto) 08:31, 26 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi opinias, ke Vikipedio devus uzi pli precizajn terminojn por la titoloj de artikoloj, kiam eble. Tamen, mi ne batalos por tiu pozicio, do se vi aŭ iu alia malfaros miajn agojn, tio estos tute akceptebla por mi. En la estonteco, mi uzos Vikipedio:Alinomendaj artikoloj en tiaj situacioj. Boivie (diskuto) 15:22, 26 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
La problemo estas ke ekster biologaj rondoj, ni diru en homaj familioj, familiaj ĝardenoj kaj kuirejoj, la vorto fazeolo estas la senkompare pli ofta, kaj ĝi korespondas kun la biologie malpli preciza vikidatumero d:Q379813 (komparu en PIV, svede böna, germane Bohne, angle bean ktp). Estas en ordo nomi la tekston pri Phaseolus fazeoluso, tio jes ĝustas, sed se tiel fari, ni devus krei ankaŭ artikolon (!) [fazeolo] d:Q379813, ne nur alidirektilon al fazeoluso. Ĉar ne vikipedio kaj ne la biologia nomenklaturo decidas pri la efektiva lingvouzo, sed la lingvouzo mem, dokumentita en vortaroj ktp. ThomasPusch (diskuto) 16:05, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ja kreis la paĝon Fazeolo (apartigilo), kiu inkluzivas diversajn signifojn de la vorto "fazeolo". Mi pripensis starigi ĝin ĉe la titolo Fazeolo sen sufikso, sed mi hezitis fari tion, ĉar multaj el la envenantaj ligiloj eble rilatas al la genro. Tamen, mi ne kontraŭas aliajn solvojn, kiel tiun, kiun vi menciis. Boivie (diskuto) 05:59, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi tre bonvenigas la kreon de aparte medicina/psikiatra artikolo pri "depresio". Ke vi mise kreis ruĝajn ligilojn pri DMS kaj pri la Usona Asocio pri Psikiatrio, kvankam ekzistas esperantlingvaj artikoloj pri DSM kaj la Usona Asocio pri Psikiatrio, estas facile riparebla erareto. Bonus ankoraŭ ekuzi la ŝablonon Ŝablono:KIM, ĉar DSM estas nur usona kaj la tuta resto de la mondo kalkulas diagnozojn laŭ KIM ... kvankam tio montrus ke estas ok diversaj KIM-kodoj de depresio (ne kalkulante KIM10:X60-X84, intencita memdamaĝo, kio klare estas io alia, kvankam la germana paĝo ŝtopas la kodon en la informkeston pri depresioj). La problemeto pri tio estas nur ke la esperanta "ŝablono:KIM" memkompreneble gvidas al tute noveca esperanta Ŝablono:KIM-11, kvankam la tutnova klasifiko neniel ĉie inter medicinistoj uzatas. Multaj, kaj ankaŭ ekzemple la germana vikipedio, ankoraŭ kalkulas laŭ la antaŭa KIM-10, pri kiu ni entute ne havas ŝablonon. Tio estas principa problemo: nova klasifiko ankoraŭ ne estas establita nur kiam oni inventis ĝin, ĝi devas esti en praktika uzo... ThomasPusch (diskuto) 16:05, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, tio estas vere malfacila dilemo. Dankon pro korekti miajn erarojn kun la ligiloj. Boivie (diskuto) 06:05, 6 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Boivie, mi nur volas informi vin ke vi nun estas "revizianto" aŭ "patrolanto" en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 10:17, 15 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton ThomasPusch, dankon pro la mesaĝo. Mi nur rimarkis, ke mia uzantorajto ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Eble io mankis dum la procezo? Bonvolu kontroli, kiam vi povos. Dankon! Boivie (diskuto) 19:21, 15 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, mi dumtempe mallonge estis vokita for de la komputilo, kaj kiam mi revenis, mi mismemoris ke mi jam metintus la hokon ĉe via rajtigo, kaj pludaŭrigis. Pardonu, kaj dankon pro la rememorigo. Fakte hodiaŭ mi grandparte vizitis la paĝojn kiujn ankaŭ vi lastfoje vizitis, foje ankoraŭ rimarkis ion plibonigeblan kaj ĉiukaze metis ilin al reviziita stato (ekzemple ĉe la lasta paĝo kiun mi vidis, provinco La Palmoj, mi aldonis kvar novajn artikolojn pri insuletoj, tio pri "rimarki ion plibonigeblan"). Sed repensante ... kiam vi nun havas la necesan rajton, vi povas rekontroli la antaŭajn redaktojn en via listo kaj povas mem meti ilin al reviziita stato. ThomasPusch (diskuto) 19:37, 15 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere, se vi rekontrolas viajn laste vizititajn paĝojn kaj metas ilin al reviziita stato, mi petas vin ankaŭ rigardeti la linieton tuj sub la supra strio, kie aperas "Vikidatumoj: nomo aŭ sen nomo (Q123 longa kodo), priskribo aŭ sen priskribo". Se vi ie tie legas "sen nomo""sen priskribo", bonos klaki la vortojn kaj en vikidatumoj aldoni nomon aŭ priskribon (plej simple kernan frazeron el la unua frazo, sed ankaŭ eblas mem novtraduki iun resumon el alia vikidatuma priskribo). Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 19:51, 15 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, havi priskribon por ĉiuj artikoloj estas tre utila, precipe ĉar ĝi videblas en la poŝtelefona interfaco. Mi plej ofte redaktas de la labortablo, do mi ne rimarkis ke ili mankas. Nun mi aldonis la aldonaĵon 'Vikidatuma ligilo', tiel ke mi povas vidi kiam priskribo mankas ankaŭ de la labortabla interfaco. Dankon pro la sugesto, kaj mi provos regule kontroli tion. Boivie (diskuto) 06:38, 16 sep. 2024 (UTC)[Respondi]