Norbert Gladis
Norbert GLADIS (naskiĝinta la 1-an de novembro 1956 en Lutherstadt Wittenberg) estas germana grafika dezajnisto, pentristo kaj plastik-elfaranto aktiva en Vajmaro.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Ekde 1986 spekteblas liaj pentraĵoj en Turingio; ekspozcioj pri li ekestis jam en 1982. Inter 1979 kaj 1981 li trejniĝis kiel skribada kaj grafika pentristo; finekzameniĝo majstra sukcesis en la 1986-a jaro.
Verkoj liaj similas al aĵoj superrealismaj. Ofte li devas restaŭradi bildojn: ekz. la humuran verkon de Siegfried Kötscher pri la prahistorio de Ehringsdorf kiu troviĝas en la Klubejo "Zur Linde" (Ehringsdorf).[1] Daŭre estas aĵoj de li eksponitaj je Galerie escalier ekde 1997, en la vajmara strato Lisztstraße 11.[2]
Vajmarkerne ne malmultaj gablaj vandoj montras citaĵojn; ofte kreis ilin Gladis. Ili povas esti de Goeto - ekz. sur Frankescher Hof[3], sed ne nur. Sur la domo Hansa-Haus ekz. legeblas citaĵo de Jules Renard: Se vi konas la vivon, ne hezitu doni al mi ĝian adreson!
Espozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton](fonto: Norbert Gladis[4])
- 1992: Bad Berka, Coudray-Haus (muzeo pri loka historio)
- 1993: Dessau, Bauhaus-muzeo
- 1995: Kromsdorf, kastelo
- 1999: Bad Berka, Coudray-Haus
- 2006: Jessen, Schloss Jessen
- 2008: Bad Berka Coudray-Haus
- 2010: Eisenberg, kastelo
- 2013: Phantastenmuseum en Vieno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio sur la hejmpaĝo de la artisto
- "Norbert Gladis - Surrealist und Phantast aus Deutschland" - ĉe: Kulturkreis Wien, 10.5.2013
- televida elsendeto pri Gladis - ĉe: salve.tv, 4.12.2015
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thorsten Büker: "Verein rettet Bild des Kneipen-Raffaels Kötscher" - ĉe: TLZ, 9.10.2012
- ↑ galeria sinprezento
- ↑ la domo ĉe Zeitsprung.de
- ↑ Ausstellungen.