Nora Tschirner
Nora Tschirner | |
---|---|
Nora Tschirner (2017) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nora Marie Tschirner |
Naskiĝo | 12-an de junio 1981 (43-jaraĝa) en Orienta Berlino, Germana Demokratia Respubliko |
Lingvoj | germana • angla • hispana • rusa |
Loĝloko | Berlino |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko |
Alma mater | Rosa-Luxemburg-Gymnasium (en) (–2000) |
Familio | |
Patro | Joachim Tschirner (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro radio-prezentisto filmreĝisoro kantisto televida prezentisto voĉaktoro scenaristo |
Nora Marie TSCHIRNER [ĉirna] (naskiĝis la 12-an de junio 1981 en Berlino) estas germana aktorino kaj televida moderatorino.
Familio kaj infaneco
[redakti | redakti fonton]Nora Tschirner naskiĝis en la ŝtato GDR - la patro estis reĝisoro de dokumentaj filmoj kaj la patrino radio-ĵurnalistino. Kune kun du pli aĝaj fratoj ŝi kreskis en la urboparto Pankow en la nordoriento de Berlino. Post la elementa lernejo ŝi unue vizitis gimnazion en la berlina urbocentra distrikto Mitte kaj poste en la hejma urboparto Pankow, lerneje engaĝiĝis en pluraj teatraj grupoj, interalie aktore partoprenis en pluraj naciaj lernejaj teatrofestivaloj, kaj finis la lernejon per abituro. Dum la jaro 1997, 16-jara, ŝi unuafoje havis televidan rolon en la porinfana serio Achterbahn.
Moderatora kariero
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 2001 ŝi sukcese kandidatiĝis kiel moderatoro de la germanlingva branĉo de la muzika kaj tendence porjunulara televida kanalo MTV, kie ŝi ekde aprilo 2001 estas moderatorino. Ekde la komenco de la jaro 2004 ŝi krome de tempo al tempo estas radia moderatorino en la kanalo Radio Fritz (Radio Berlino-Brandenburgio, RBB).
Aktora kariero
[redakti | redakti fonton]Sian aktorinan karieron Nora Tschirner komencis per flanka rolo en la filmo Wie Feuer kaj Flamme (2001) kaj la centra rolo de la televida serio Sternenfänger (2002). Dum 2003 ŝi flanke de la aktoro Matthias Schweighöfer ludis centran rolon en la filmo "Soloalbum", filma adapto de la samnoma, tre atentata libro de la juna verkisto Benjamin von Stuckrad-Barre, kaj dum 2005 havis rolon en la filmo Kebab Connection. Krom pluraj roloj en televidaj serioj ŝi sekve dum la sama jaro havis centran rolon en la kineja filmo FC Venus. Dum 2006 ŝi rolis en la scienc-fikcia televida serio Ijon Tichy: Raumpilot, filma adapto de la libraro Stelaj taglibroj (pole dzienniki gwiazdowe) de Stanisław Lem (ekzempla novelo el tiu ciklo cetere aperis sub la nomo "El la rememoroj de Ijon Tichy" en traduko de Zbigniew Sienkiewicz en la esperantlingva libra serio "Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto"). Dum 2007 ŝi elstaris flanke de la aktoro Til Schweiger en la romantika kineja komedio Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"), kiu ekprezentiĝis fine de decembro 2007.
Krom en filmoj Nora Tschirner ankaŭ aktoras en teatraj kaj iuj muzikaj projektoj.
Nora Tschirner forte engaĝiĝas por ekonomia helpa kunlaboro kun ŝtatoj de la tiel nomata Tria Mondo kaj en pluraj varmaj filmetoj de kampanjoj kontraŭ malsato kaj malriĉeco alvokis al pli da socia engaĝiĝo. Krom germane, ŝi flue parolas la anglan, rusan kaj hispanan lingvojn.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]Televido
[redakti | redakti fonton]- 2002: Sternenfänger (televida serio)
- 2004: Sicherheitsstufe 1, Ein starkes Team
- 2004: Ulmens Auftrag
- 2005: Nichts geht mehr (13th Street)
- 2006: ProSieben Märchenstunde, Hans im Glück
- 2007: Ijon Tichy: Raumpilot (6-parta scienc-fikcia serio)
- 2007: Das letzte Stück Himmel
Kino
[redakti | redakti fonton]- 2001: Wie Feuer kaj Flamme
- 2003: Soloalbum
- 2005: Kebab Connection
- 2006: FC Venus – Elf Paare müsst ihr sein
- 2006: The Conclave
- 2007: Mord estas mein Geschäft, Liebling
- 2007: Keinohrhasen
- 2007: La noche que dejó de llover
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidbenda intervjuo pri la filmeto "Via voĉo kontraŭ malriĉeco" Arkivigite je 2007-11-29 per la retarkivo Wayback Machine