Mallongvosta paradoksornito
Mallongvosta paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallongvosta paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis davidianus (Slater, 1897) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mallongvosta paradoksornito (Paradoxornis davidianus) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Tiu orientalisa birdo troviĝas en Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĝi estas specio iom simila al la parencaj Nigragorĝa paradoksornito kaj Ora paradoksornito, kun ruĝecbruna kapo kaj nigra mentono, sed ĉe tiu specio la tre ruĝecbruna areo estas pli etenda kaj la nigra mentono estas malgranda areo kun nigraj punktoj sube. La beko estas ebureca kaj tre larĝa ĉebaze kiel la papageca tipo de la genro. La dorso estas griza kaj la brusto helgriza, dum la ventro montras iom da ruĝeca nuanco. La flugilplumoj kaj vosto estas brile malhelgrizaj al nigrecaj. Inter la nigra okulo kaj la bekobazo estas iom da nigreca brido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis davidianus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|