István Székely (juristo)
István Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Székely István Lajos Ferenc |
Naskiĝo | 20-an de marto 1888 en Gyula |
Morto | 12-an de oktobro 1954 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 36/2-1-132 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1910) |
Okupo | |
Okupo | advokato |
István Székely [iŝtvAn sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely István estis hungara juristo, profesoro.
István Székely [1] naskiĝis la 21-an de junio 1888 en Gyula. Li mortis la 12-an de oktobro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Székely frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed li akiris ankaŭ juĝistan kaj advokatan fakdiplomojn. Inter 1914 kaj 1932 li instruis en la ĉefepiskopa jura akademio en Eger kiel publika eksterordinara profesoro (ekde 1926 publika ordinara profesoro). En 1932 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet. Inter 1940 kaj 1944 li instruis en Scienca Universitato de Ferenc József en Kolozsvár, poste en Scienca Universitato de Szeged kiel katedrestro. Li estis rektoro en la studjaro 1947, li pensiuliĝis post 2 jaroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A pénztartozások elmélete, kül. tek. a készpénzkölcsönök átértékelésére (1929)
- Házassági reformgondolatok (1937)
- Dologi jogunk fejlődésének újabb jelenségei (1941)