Osipov orkestro
Osipov orkestro | |||||
---|---|---|---|---|---|
orkestro | |||||
Komenco | 1919 vd | ||||
Lando(j) | Rusio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Osipov orkestro (ruse Национальный академический оркестр народных инструментов России им. Н.П.Осипова) estis fondita en 1919. Ĝin establis elstaraj muzikistoj - Boris Trojanovskij (balalajko) kaj Pjotr Alekseev (domrao). La unua koncerto de la nova teamo, kiu estis nomita kiel "La Unua Moskva Grandrusa Orkestro de Trojanovskij" okazis en la Moskva "Hermitage" ĝardeno.
En 1936 la orkestro estis renomita kiel la "Nacia Orkestro de Popolmuzikiloj de Sovetunio".
Ekde 1940 ĉe la pupitro troviĝis elstara sovetia muzikisto Nikolaj Osipov, kiu malkovris la novan etapon en historio de la orkestro. Unue aperis en la koncerta praktiko: guzlio, akordiono, dueto kaj unisono de balalajkoj.
Post komenco de la Granda Patriota Milito en junio 1941, preskaŭ ĉiuj artistoj de la orkestro estis mobilizitaj al la Ruĝa armeo. Tamen, N. Osipov decidis konservi la orkestron en malgranda kontingento. La muzikbando denove ludis per la radio, por soldatoj de la Ruĝa Armeo ĝi koncertis en hospitaloj, rekrutigejoj, stacidomoj ktp.
En septembro 1942 la registaro decidis restarigi la kolektivon tutnombre. La orkestro ricevis statuson "La Ŝtata Orkestro de Rusaj Popolmuzikiloj". En 1946, pro la elstaraj meritoj de Nikolaj Osipov, kiu mortis la 9-an de majo 1945, kiam oni celebris la Venkotagon super la faŝisma Germanio, la orkestro estis atribuita laŭ lia nomo.
Ekde majo de 1945 la orkestron direktis lia frato Dmitrij Osipov. Li preferis specialan atenton al la rusa popolkanto. Sub lia gvidado novaj sukcesoj okazis dum la unuaj eksterlandaj gastroloj tra la Germana Demokratia Respubliko, Hungario, Rumanio, Ĉeĥoslovakio, Aŭstrio.
Poste gvidis la orkestron: V. Smirnov, V. Gnutov, V. Dubrovskij, N. Kalinin, V. Pon'kin, V.Andropov.
En 1996 pro elstara kontribuo al la evoluo de la nacia muzika arto de Rusio, ĝin oni renomis kiel la "Nacia Akademia Orkestro de Rusaj Popolmuzikiloj nome Nikolaj Osipov."
En 2016 personalon de la orkestro konsistigis mezume 80 muzikistoj, kiuj ludis en:
- Domraoj (7 specoj)
- Balalajkoj (5 specoj)
- Guzlioj (3 specoj)
- Fluto
- Hobojo
- Klarneto
- Korno Vladimira
- Diatona akordiono
- frapinstrumentaro