Reĝa Federacio Hispania de Futbalo
La Reĝa Federacio Hispania de Futbalo, hispane Real Federación Española de Fútbol (RFEF), katalune Reial Federació Espanyola de Futbol, estas la nacia futbala asocio en Hispanio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1913. La asocio havas sian sidejon en aparta "futbala urbeto" en la antaŭurbo Las Rozas de Madrido, unu el la plej grandaj municipoj de la Madrida Regiono. Ĝi interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata "Unua Divizio" - hispane Primera División, katalune Primera Divisió, neformale nomata "La Liga". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Futbala Klubo de Barcelono, kiu ĉampionas la 27-an fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Real Madrid - laŭ la stato de 2023 entute 35-foje.
Naciaj teamoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hispane kaj angle)