La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Turnhout (nederlande [TURNhoŭt]) estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1212 ricevis la honortitolon "urbo". Turnhout situas en Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio, en la provinco Antverpeno. Komence de januaro 2016 ĝi havis 42 965 loĝantojn. La municipo estas la administra centro la distrikto respektive arondismentoTurnhout, unu el tri distriktoj de la provinco.
Turnhout estas nomita la ĉefurbo de Kampino (nederlande De Kempen), aŭ ankaŭ la ĉefurbo de la ludkartoj.