Tesalo de Kos estis greka kuracisto, filo de Hipokrato, la patro de la Medicino, frato de Drakono la 1-a (430 a. K. - 348 a. K.) kaj patro de Gorgjo, Hipokrato la 3-a, kaj Drako la 2-a.

Θεσσαλός Κωσσ
(435 a. K. - 351 a. K.)
"Pri la popularaj malsanoj", verko de Hipokrato, eldonita de Johannes Freind, kaj publikigita en 1717. Ĉe la preparado de kelkaj skribaĵoj de Hipokrato, post lia morto, Tesalo propravole faris kelkajn aldonojn.
"Pri la popularaj malsanoj", verko de Hipokrato, eldonita de Johannes Freind, kaj publikigita en 1717. Ĉe la preparado de kelkaj skribaĵoj de Hipokrato, post lia morto, Tesalo propravole faris kelkajn aldonojn.
Persona informo
Naskiĝo 435 a. K.
en Grekio
Morto 351 a. K.
en Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Hipokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li vivis kelkatempe en la kortego de Arkelao, Reĝo de Makedonio (437 a. K. - 399 a. K.). Li estis unu el la fondintoj de la sekto de la Dogmismuloj kaj plurfoje estis laŭdita de Klaŭdo Galeno kiu nomas lin la plej eminenta filo de Hipokrato. Tamen, oni scias ke, ĉe la preparado de kelkaj skribaĵoj de Hipokrato post lia morto, li propravole faris kelkajn aldonojn, kiuj kelkfoje ne estis tiel indaj je tiaj omaĝoj. La nomo de Tesalo estas plurfoje menciita en la manuskriptoj de Galeno, sed ĉefe rilate al la aŭtoreco de la verko "De Morbis Popularibus".[1]

Li ankaŭ, laŭsupoze de kelkaj el la maljunaj verkistoj, estis la verkinto de pluraj el la verkoj kiuj formas parton de la Hipokrata kolekto, kiun li eble kompilis el notoj forlasitaj fare de lia patro.

Unu el la falsaj leteroj atribuitaj al Hipokrato estas adresita al Tesalo, kaj ekzistas oratoraĵo, "Presbeutikos", supozeble parolita de Tesalo al la atenanoj, en kiu li petegas ilin ne daŭrigi la militon kontraŭ Cos, sia naskiĝlando, sed tio ankaŭ estas sendube falsa. Estas surskribo de Tesalo en la Greka Antologio. Lia nomo okazas en multaj eltiraĵoj en la skribaĵoj de Galeno sed ĉefe en referenco al la aŭtoreco de la malsamaj libroj "De Morbis Popularibus".

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti